Présentation

Belgique

Belgio
Esperanto
Festkalendaro Poŝto
Himno
Mapo Telefono


  users counter    

                           Muziko el Belgio

Rechercher

Catégories

Commentaires


Liens


  enciklopedio  eo.wikipedia.or
  gramatiko  www.bertilow.com
  portalo  www.esperanto.net
  serĉilo  www.google.com/intl/eo
  vortaro  www.reta-vortaro.de


  esperante  www.kurso.com.br/eo
  france  www.kurso.com.br/fr
  germane  www.kurso.com.br/de
  nederlande  www.kurso.com.br/nl
  organizo  www.tejo.org
 
  esperante  eo.lernu.net
  france  fr.lernu.net
  germane  de.lernu.net
  nederlande  nl.lernu.net
 


Syndication

  • Flux RSS des articles
Lundi 18 janvier 2010 1 18 /01 /2010 20:00
Belga poeto el franclingva esprimo (Dison 1868 – Laeken 1954).
 Plennomo: Adolphe HARDY.
Prononco: [aʼdɔlf   *arʼdi].


El arta, industria kaj filantropa medioj, Adolphe HARDY parolis pri lia patro kun admiremo kaj dankemo. En 1886, post la duagrada lernejo en urbo Herve, li studas al la Fakultato pri Juro en Leuven. Intertempe, li ankaŭ vizitas la kursojn pri naturaj sciencoj.

Post siaj studadoj, Adolphe HARDY rehejmiĝas en Dison, kie li partoprenas en literaturaj kunlaboroj, faras kelkajn konferencojn kaj vidas la publikigon de siaj unuaj verkoj. En 1900, li fariĝas ĉefredaktoro al la ĵurnalo Le Rappel en Charleroi kaj, en 1901, li fariĝas ĉefredaktoro al la ĵurnalo La Dépêche en Liège. Plie, li plenumas socian laboron kun sinjoro DOUTRELOUP, Gustave SOMVILLE, Charles DE PONTHIÈRE kaj Godefroid KURTH.

En 1904, lia plej bela sukceso en poezio estas eldonita en Paris, sub la titolo «La rava vojo». En 1907, Adolphe HARDY transloĝiĝas en Bruxelles kaj akceptas la postenon de sekretario en redaktejo al la Journal de Bruxelles, el kiu li fariĝas la direktoro en 1921. La 25an de Novembro 1908, li estas ricevita de la Reĝo LÉOPOLD II.

Dum la tragedio 1914-18, Adolphe HARDY estas en la rezisto, skribas militajn poemojn («La heroa Ardenne») kaj du monografiojn («La lando de Herve» kaj «La lando de Aerschot»). La 31an de Majo 1926, li publikigas sian lastan artikolon en la Journal de Bruxelles, kiu malaperas post 104 jaroj. Dum, la 26an de Julio 1929, la ĵurnalo La Libre Belgique raportas la influon de unu el liaj poemoj, «Duonvoĉe», sur la spirita evoluo de Eva LAVALLIÈRE. En 1931, li estas distingita de la Franca Akademio, per la Granda Premio de Franca Lingvo. Inter 1933 kaj 1939, li ankoraŭ partoprenas en babiladoj al la I.N.R.

En 1935, li edziĝas kun Madeleine VERHELST. En 1940, pro la milito, Adolphe HARDY evakuas kun sia edzino en Issigeac (Francio) sed, vidva, li reedziĝas kun Germaine VAN DEN BOECK. En Majo 1954, li ricevas la titolon de Honora Civitano de la urbo Dison.

                                                                                                                                                     


Par Marie CHESNELLE - Publié dans : Literaturo
Ecrire un commentaire - Voir les commentaires
Retour à l'accueil
Créer un blog sur over-blog.com - Contact - C.G.U. - Rémunération en droits d'auteur - Signaler un abus - Articles les plus commentés