Samedi 24 octobre 2009
6
24
/10
/2009
20:00
Belga gramatikisto el franclingva esprimo (Rulles 1895 – La Louvière 1980).
Plennomo: Maurice GREVISSE.
Prononco: [moʼris grǝʼvis].
Pro familia tradicio, Maurice GREVISSE devis labori en la patra forĝejo. Sed, rapide, li asertas sian volon
komenci instruista kariero. Li fariĝas instruisto ĉe la Instruista Seminario en Carlsbourg (1915), literatura magistro ĉe la Instruista Seminario en Malonne kaj doktoro en filozofio kaj beletroj
ĉe la Universitato en Liège (1925).
Post siaj universitataj studadoj, Maurice GREVISSE instruas ĉe la Lernejo de la Armeo en Marneffe, ĉe la Reĝa Lernejo por la Kadetoj en Namur (1927) kaj poste en Bruxelles, ĝis 1957.
Intertempe, Maurice GREVISSE komprenas ke la tiamaj gramatikoj ne respondas al bezono de sia instruado kaj denove kolektas siajn prinotojn en nova koncepto. Tielmaniere, la Bon usage –
vasta gramatiko kiu estas ofte publikigita, kaj senĉese reeldonita, ekde 1936 – aperas, de la aŭtoroj kaj filologoj, kiel la plej bona franca gramatiko el ĉiuj la franclingvaj landoj. Kelkaj
lernejaj aŭ filologiaj libroj kompletigas lian verkon: Précis de grammaire (1939), Cours de dictées (1944) kaj Le Français correct (1973).
Lingva kronikisto en la ĵurnalo La Libre Belgique, li kunigas siajn paperojn en pluraj volumoj sub la komuna titolo Problèmes de langage (1961-1970). Kun vigla plumo kaj granda
certeco pri la lingvofaktoj, Maurice GREVISSE, liberigita el la pompa esprimo de la gramatikoverkisto, kelkfoje foririgas la trokorektemulojn al iliaj studadoj! Plie, tuj de 1961, li estas
subtenanto de la inseksigado de la profesiaj substantivoj, jam 40 jarojn antaŭ la Franca Akademio...
Post Premio DE KEYN de la Reĝa Akademio de Belgio (1939), Ora Medalo de la Franca Akademio (1946), Premio VAUGELAS en Genève (1961), Oficiro de la Honora Legio (1971), membro de
la Internacia Konsilio de la Franca Lingvo (1967-1980), Maurice GREVISSE publikigas la 11an eldonon de la Bon usage – kun 1532 paĝoj – kelkajn monatojn antaŭ sia
morto.
Par Marie CHESNELLE
-
Publié dans : Lingvistiko
0