Samedi 24 octobre 2009
6
24
/10
/2009
20:00
Belga arboreto, situanta en Vlaanderen.
Prononco: [arʼbɔrɛtɔm ʼkalmt,haut].
La arboretum Kalmthout estas unu el la plej malnovaj kaj plej variitaj ĝardenoj en Belgio. Tie estas, inter alie,
tre riĉa kolekto de hamamelidoj. Okaze de ĝia vintra florado, okazas ĉiujara festo, inter meze de Januaro kaj meze de Februaro.
La hortikulturejo de Charles VAN GEERT estas la bazo de la arboretum Kalmthout ĉirkaŭ 1850. La posteuloj, Antoine
KORT, Robert kaj Jelena DE BELDER senĉese klopodas pri ĝia plivastigado per multnombraj maloftaj kreskaĵoj. Tamen, en 1986, ĝi fariĝas la posedaĵo de la provinco Antwerpen kaj estas malfermita al la publiko.
La malnova somerrestejo de la familio VAN GEERT, la Vangeertenhof, estas renovigita kaj estas utila por
diversaj ekspozicioj kaj eventoj. Ĉirkaŭe la arboretum Kalmthout havas surfacon de 12 hektaroj kaj nombras pli ol 7000 arbojn. La aranĝo de la arboj kaj plantoj estas tiel bone konceptita ke oni
ĝuas dum la tuta jaro de alternanco inter la koloroj kaj la odoroj.
Fine, la arboretum Kalmthout aliĝas al la Botanic Gardens Conservation International, organizaĵo kiu
volas kunigi la botanikajn ĝardenojn en reto kiu tutmonde kunlaboras por la konservado de la biologia diverseco de la vegetaĵoj.
Par Marie CHESNELLE
-
Publié dans : Naturo
0