Présentation

Belgique

Belgio
Esperanto
Festkalendaro Poŝto
Himno
Mapo Telefono


  users counter    

                           Muziko el Belgio

Rechercher

Catégories

Commentaires


Liens


  enciklopedio  eo.wikipedia.or
  gramatiko  www.bertilow.com
  portalo  www.esperanto.net
  serĉilo  www.google.com/intl/eo
  vortaro  www.reta-vortaro.de


  esperante  www.kurso.com.br/eo
  france  www.kurso.com.br/fr
  germane  www.kurso.com.br/de
  nederlande  www.kurso.com.br/nl
  organizo  www.tejo.org
 
  esperante  eo.lernu.net
  france  fr.lernu.net
  germane  de.lernu.net
  nederlande  nl.lernu.net
 


Syndication

  • Flux RSS des articles
Dimanche 11 octobre 2009 7 11 /10 /2009 20:00
Belga neregistara organizaĵo, situanta en Bruxelles.
Plennomo: Action Damien.
Prononco: [akʼsjõ   damʼjɛ̃].


Post la «Tutmondaj Tagoj de la Lepruloj», Action Damien estis kreita en 1964. Sed se, al tiu epoko, ĝi sendis kelkajn kunlaborantojn por agi en siaj malmultaj kaj malgrandaj projektoj, hodiaŭ, ĝi estas ĉeestanta en 15 landoj tra la mondo kie, kun siaj 1.500 lokaj laboristoj, ĝi kuracas ĉiujare preskaŭ 350.000 pacientojn de lepro kaj tuberkulozo. Antaŭ Januaro 2008 ĝi estas pli bone fama sub la nomo Fondation Damien.

Tri homoj estas al la bazo de la laboro de Action Damien: la Patrulo DAMIEN, Raoul FOLLEREAU kaj Frans HEMERIJCKX. Dank'al multnombraj volontuloj tra la lando, ĝi organizas publikan kampanjon kaj monrikolton dum la lasta semajnfino de Januaro. La donacoj de la loĝantaro (ne nur dum tiu periodo, sed la tuta jaro) reprezentas pli ol la duono de siaj elspezoj.

Plie, Action Damien kunlaboras al la elvolvado de novaj metodoj por diagnozi la lepron kaj la tuberkulozon. Ĝi ankaŭ subtenas la plibonigon de la efikeco de tiuj kuracadoj. Tial ĝi laboras kadre de la Internacia Federacio de Asocioj kontraŭ la Lepro, de la Internacia Unio kontraŭ la Tuberkulozo kaj la Spiraj Malsanoj kaj de la Monda Organizaĵo pri Sano.

La landoj, kie Action Damien laboras, pli kaj pli disponas pri kompetenta kuracistaro. Do ĝi prefere insistas super la instruado kaj la kontrolado de loka laboristaro. Donante ĉiujn la rimedojn necesaj por plenumi ilian taskon.

Komence de 2008, Action Damien laboras en 15 landoj el tri kontinentoj.
• Afriko: Burundo, G
v
ineo, Komoroj, Kongo, Mozambiko, Niĝerio kaj Ruando.
• Ameriko: Gvatemalo, Nikaragvo kaj Panamo.
• Azio: Bangladeŝo, Ĉinio, Hindio kaj Laoso.

      
                                                                                                                                               

Par Marie CHESNELLE - Publié dans : Organizaĵo
Ecrire un commentaire - Voir les commentaires
Retour à l'accueil
Créer un blog sur over-blog.com - Contact - C.G.U. - Rémunération en droits d'auteur - Signaler un abus - Articles les plus commentés