Belga provinco, situanta en Wallonie.
Prononco: [*eʼno:].
Traduko: Hainaut en franclingvo, Henegouwen en nederlandlingvo kaj Hennegau en
germanlingvo.
La provinco Hainaut, en Région Wallonne (Wallonie), jam fariĝas belga en 1830. Tamen ĝiaj limoj estas nur
definitivaj depost la religado de la distrikto Mouscron dum la fiksado de la lingva landlimo en 1963. Ĝia surfaco estas de 3786 km² kaj ĝia ĉefurbo estas Mons.
Administracio
La provinco Hainaut estas dividita en 7 distriktoj (Ath, Charleroi, Mons, Mouscron, Soignies, Thuin kaj Tournai)
kaj 69 komunumoj (Aiseau-Presles, Anderlues, Antoing, Ath, Beaumont, Belœil, Bernissart, Binche, Boussu, Braine-le-Comte, Brugelette, Brunehaut, Celles, Chapelle-lez-Herlaimont, Charleroi,
Châtelet, Chièvres, Chimay, Colfontaine, Comines-Warneton, Courcelles, Dour, Ecaussinnes, Ellezelles, Enghien, Erquelinnes, Estaimpuis, Estinnes, Farciennes, Fleurus, Flobecq, Fontaine-l'Evêque,
Frameries, Frasnes-lez-Anvaing, Froidchapelle, Gerpinnes, Ham-sur-Heure-Nalinnes, Hensies, Honnelles, Jurbise, La Louvière, Le Roeulx, Lens, Les Bons Villers, Lessines, Leuze-en-Hainaut, Lobbes,
Manage, Merbes-le-Château, Momignies, Mons, Mont-de-l'Enclus, Montigny-le-Tilleul, Morlanwelz, Mouscron, Pecq, Péruwelz, Pont-à-Celles, Quaregnon, Quévy, Quiévrain, Rumes, Saint-Ghislain,
Seneffe, Silly, Sivry-Rance, Soignies, Thuin kaj Tournai).
Demografio
La denseco de la loĝantaro en la provinco Hainaut estas nun de 343 loĝantoj/km². Oni nombras proksimume 1300097 loĝantojn en 2008. Tiu multhoma regiono restas tamen en la nacia meznombro.
Flago
La flago de la provinco Hainaut konsistas el kvar flavaj kvadratoj flankitaj diagonale de du nigraj kaj du ruĝaj leonoj.
Geografio
La provinco Hainaut estas situanta okcidente de Belgio. Ĝi estas ĉirkaŭita, dekstrume, de la provincoj West Vlaanderen, Oost Vlaanderen, Vlaams Brabant, Brabant Wallon, Namur kaj la franca landlimo. Tien ankaŭ fluas kelkaj
riveroj, kies la precipaj estas Dendre, Escaut kaj Sambre.
Lingvo
La oficiala lingvo de la provinco Hainaut estas la franca.
Par Marie CHESNELLE
-
Publié dans : Geografio
0