Jen la reĝaj novaĵoj kiuj estas al la unua paĝo de la gazetaro en Belgio. Ĉiuj tiuj informoj originas el la
precipaj ĵurnaloj kaj magazinoj de la lando. Konsekvence la enhavo de tiu rubriko estas ofte ĝisdatigita...
Facile kaj rapide: klaku samtempe sur
-ctrl- -F- kaj tajpu vian traserĉon en la skatolo!
11 10 2009 – Religio – La Reĝo ALBERT II, la Reĝino PAOLA kaj la Ĉefministro
Herman VAN ROMPUY ĉeestas en Roma al la kanonigo de Patrulo DAMIEN.
02 10 2009 – Religio – Matene, la reĝo ALBERT II kaj la reĝino PAOLA ĉeestas en Tremelo
(Vlaams Brabant) al la eŭkaristia celebro, okaze de la baldaŭa kanonigo de la Patrulo DAMIEN.
01 10 2009 – Evento – La reĝino PAOLA vizitas la ekspozicion «DELVAUX, 180 jaroj da
Belga Lukso» en la ModeMuseum de Antwerpen.
25 09 2009 – Evento – Posttagmeze, la kronprinco PHILIPPE ĉeestas al la inaŭguracio de
la renovigita stacidomo de Antwerpen, kiu signas la finon de la investoj por la TGV-trajnoj en Belgio.
18 09 2009 – Evento – Vespere, la kronprinco PHILIPPE ĉeestas al la inaŭguracio
de la renovigita stacidomo de Liège, kiu signas la finon de la investoj por la TGV-trajnoj en Belgio.
30 08 2009 – Festo – En la kastelo de Laeken, la Reĝa Familio festas plurajn edzecodatrevenojn: tio
estas, la 50a edzecodatreveno de la reĝo ALBERT kaj de la reĝino PAOLA, la 25a edzecodatreveno de la princino ASTRID kaj de la princo LORENZ, la 10a edzecodatreveno de la kronprinco PHILIPPE
kaj de la princino MATHILDE kaj la 6a edzecodatreveno de la princo LAURENT kaj de la princino CLAIRE.
21 07 2009 – Evento – Okaze de la Naciofesto, la reĝo ALBERT II, la reĝino PAOLA, la reĝino FABIOLA, la
kronprinco PHILIPPE, la princino MATHILDE, la princino ASTRID, la princo LORENZ, la princo LAURENT kaj la princino CLAIRE ĉeestas al la paradmarŝo sur la Placo de la Palacoj en
Bruxelles.
20 07 2009 – Scienco – Antaŭ la tradicia malfermo al la publiko de la Reĝa Palaco en Bruxelles, la reĝo
ALBERT II partoprenas al la inaŭguracio de la ekspozicio «Sciencoj ĉe la Palaco» kun la respondecaj aŭtoritatoj kaj gejunuloj invititaj por la okazo.
11 07 2009 – Omaĝo – La kronprinco PHILIPPE ĉeestas al ceremonio de memorfesto por la belganoj mortintaj dum la du Mondmilitoj en London.
10 07 2009 – Folkloro – La kronprinco PHILIPPE kaj la princino MATHILDE ĉeestas al la Procesio de la Kronado en Tongren.
07 07 2009
09 07 2009 – Vizito – La reĝo ALBERT II kaj la reĝino PAOLA vizitas Rumanion al invito de la
prezidanto Traian BÃSESCU. Ili iras en la ĉefurbo Bucureşti kaj en la urbo Sibiu. Ekonomia kaj universitata delegacio akompanas niajn suverenojn.
01 07 2009 – Arto – Matene, la reĝo ALBERT II vizitas la Muzeo HERGÉ en Louvain-la-Neuve.
30 06 2009 – Vizito – La reĝo ALBERT II kaj la reĝino PAOLA vizitas la urbon Hannut.
29 06 2009 – Teknologio – La kronprinco PHILIPPE iras al Oostende por viziti la ventmuelilejon sur la Thorntonbank en la Norda Maro – situanta 27 km malproksime de la belga marbordo – kies
la elektra produktado komencis lastatempe.
24 06 2009 – Naturo – La kronprinco PHILIPPE kaj la princino MATHILDE iras al la komunumon Lochristi, kie ili vizitas kelkajn firmaojn pri kulturoj de floroj.
18 06 2009 – Muziko – Vespere, la reĝino PAOLA ĉeestas al la koncerto «Garden Party», okaze de la 70a datreveno de la Muzika Kapelo Reĝino Elisabeth en Argenteuil.
18 06 2009 – Arto – Matene, la reĝo ALBERT II ĉeestas al la inaŭguracio de la Muzeo Marc SLEEN en Bruxelles. Poste li ankaŭ vizitos la Belga Centro de la Bildrakonto,
okaze de la 20a datreveno de tiu muzeo. Feliĉe ke la du muzeoj estas situantaj en la sama strato.
16 06 2009 – Muziko – Vespere, la reĝo, la reĝino kaj la reĝino FABIOLA ĉeestas, en la Palaco de Belartoj de Bruxelles, al la fina koncerto de la Internacia Muzika Konkurso Reĝino
Elisabeth de Belgio.
02 06 2009 – Muziko – La reĝino FABIOLA ĉeestas al transdono de la diversaj premioj al la laŭreatoj de la Internacia Muzika Konkurso Reĝino Elisabeth de Belgio en la Chapelle
Musicale de Argenteuil.
31 05 2009
– Sporto – Posttagmeze, la kronprinco PHILIPPE startigas la 30an kuron «20 kilometroj de Bruxelles», en la Parc du
Cinquantenaire.
26 05 2009
28 05 2009 – Evento – La kronprinco PHILIPPE kaj la belga delegacio partoprenas en Baïkonour (Kazaĥio) al la lanĉo de la
kosmoŝipo «Sojuz» kun la kosmonaŭto Frank DE WINNE.
20 05 2009 – Arto – La
reĝa parto inaŭguras la novan Muzeo René Magritte en Bruxelles. Tie kelkaj 250 verkoj estas
ekspoziciitaj kune por la unua fojo. Iom da pacienco ĉar ĝi malfermas siajn pordojn al la popolo nur la 30an de Majo 2009...