Jen la festaj novaĵoj kiuj estas al la unua paĝo de la gazetaro en Belgio. Ĉiuj tiuj informoj originas el la
precipaj ĵurnaloj kaj magazinoj de la lando. Konsekvence la enhavo de tiu rubriko estas ofte ĝisdatigita...
Facile kaj rapide: klaku samtempe sur
-ctrl- -F- kaj tajpu vian traserĉon en la skatolo!
15 11 2009 – Nacio – Festo de la Reĝo.
15 11 2009 – Regiono – Festo de la Deutschsprachige Gemeinschaft, la germana
komunumo de Belgio.
11 11 2009 – Armistico
01 11 2009 – Tago de Sanktularo
04 10 2009 – Tradicio – En Nivelles (Brabant Wallon) okazas la 773a Tour Sainte-Gertrude, procesio en omaĝo al
la sanktulino de la urbo.
27 09 2009 – Regiono – Festo de la Communauté Française, la valona komunumo de
Belgio.
15 08 2009 – Ĉieliro de Virgulino – Ĉi tiu tago estas feria en Belgio.
09 08 2009 – Tradicio – En la rue des Sables de Bruxelles, la frateco de la Kunuloj de Sankta
Laŭrenco plantas la tradician meiboom, arbon de majo kaj sinonimon de ĝojo.
21 07
2009 – Naciofesto – Multnombraj estas la distroj al la programo dum tiu tago, kies impona piroteknikaĵo sur la Placo de la Palacoj en Bruxelles.
11 07 2009 – Regiono – Festo de la Vlaamse Gemeenschap, la flandra komunumo de
Belgio.
02 07 2009 – Historio – La dua kaj lasta reprezentado de la Ommegang okazas ĉi-tiun Ĵaŭdon je 21h en Bruxelles. Ĝi rememorigas la «Ĝoja Eniro» de la imperiestro Karlo V en 1549.
Fine, ĝi restas ankoraŭ hodiaŭ tre impona festo, kun kostumoj de tiu epoko kaj posteuloj de la nobleco kiuj tenas la rolojn kaj la blazonojn de iliaj prapatroj.
30 06 2009 – Historio – La unua reprezentado de la Ommegang okazas ĉi-tiun Mardon je 21h en Bruxelles. Ĝi rememorigas la «Ĝoja Eniro» de la imperiestro Karlo V en 1549. Fine, ĝi
restas ankoraŭ hodiaŭ tre impona festo, kun kostumoj de tiu epoko kaj posteuloj de la nobleco kiuj tenas la rolojn kaj la blazonojn de iliaj prapatroj.
14 06 2009 – Festo de Patroj – Tago por honori niajn patrojn!
11 06 2009
21 06 2009 – Kermeso – Pro la balotoj la kermeso en Mons estas prokrastita de unu semajno. Al
la programo: malsupreniro de la Relikvujo de Sainte Waudru (13 06 2009), procesio de la Ora Ĉaro kaj legenda Batalo de la «Lumeçon» (14 06 2009) kaj Batalo de la «Malgranda Lumeçon» por la
infanoj (21 06 2009). Esperante ke, kiel ĉiu jaro, Sankta Georgo venkos la drakon…
01 06 2009 – Lundo de Pentekosto – Ankaŭ tiu tago estas feria en Belgio.
31 05 2009 – Pentekosto –
Ĉi tiu tago estas feria en Belgio.
26 05 2009 – Festo de najbaroj – Tio estas nun vera tradicio: dum la lasta mardo de Majo, milionoj de najbaroj tra la tuta Eŭropo invitas unujn la aliajn por travivi agrablan
momenton kune. Belgio ne estas escepto al la regulo. Bonan Feston de la Najbaroj al ĉiuj!
21 05 2009 – Ĉieliro – Ankaŭ tiu tago estas feria en Belgio.
10 05 2009 – Festo de Patrinoj – Tago por honori niajn patrinojn!
08 05 2009 – Festo de Irido – La tago de la liberigo kaj de la fino de la dua Mondmilito ne estas feria en Belgio. Tamen okazas la festo de la brusela regiono, alie nomita Festo de
Irido. Al la programo estas politikaj paroladoj kaj popolaj festoj.
01 05 2009 – Festo de Laboro – Evidente tiu tago estas feria en Belgio. Ĉie estas organizitaj politikaj kaj sindikataj paroladoj. Sed tradicie oni ankaŭ oferas konvalon al la
virinoj...
Par Marie CHESNELLE
0