Présentation

Belgique

•  Himno •  Aktualaĵoj
•  Mapo •  Citaĵoj
•  Meteo •  Eventoj
•  Poŝto •  Festoj
•  Telefono •  Vizitoj
  users counter    

                           Muziko el Belgio

Rechercher

Catégories

Commentaires


Liens



  enciklopedio  eo.wikipedia.or
  gramatiko  www.bertilow.com
  portalo  www.esperanto.net
  serĉilo  www.google.com/intl/eo
  vortaro  www.reta-vortaro.de



 
  esperante  www.kurso.com.br/eo
  france  www.kurso.com.br/fr
  germane  www.kurso.com.br/de
  nederlande  www.kurso.com.br/nl
  organizo  www.tejo.org




  esperante  eo.lernu.net
  france  fr.lernu.net
  germane  de.lernu.net
  nederlande  nl.lernu.net
 


Syndication

  • Flux RSS des articles
Mercredi 1 octobre 2008
Lando situanta en nordokcidenta Eŭropo.
Plennomo: Reĝolando de Belgio.
Traduko: Royaume de Belgique en franclingvo, Koninkrijk België en nederlandlingvo kaj Königreich Belgien en germanlingvo.


Belgio estas federacia ŝtato sub konstitucia kaj parlamenta monarĥio. Ĝi fariĝas sendependa de Nederlando en 1830. Plie, ĝi estas unu el la fondintaj membroj de la Eŭropa Unio kiu gastigas la precipajn internaciajn instituciojn.

Administracio
Belgio estas dividita en 3 komunumoj (Communauté Française, Deutschsprachige Gemeinschaft kaj Vlaamse Gemeenschap), 3 regionoj (Région de Bruxelles-Capitale, Région Wallonne kaj Vlaams Gewest) kaj 10 provincoj (Antwerpen, Brabant Wallon, Hainaut, Liège, Limburg, Luxembourg, Namur, Oost Vlaanderen, Vlaams Brabant kaj West Vlaanderen).



Blazono
La blazono de Belgio konsistas el reĝa kapuĉmantelo kie estas enskribita la devizo. En la mezo, du leonoj – simboloj de la lando – tenas armilojn kaj ŝildon kun tradicia leono. Ĉiu leono ankaŭ portas flagon de Belgio.



Demografio
La denseco de la loĝantaro en Belgio estas unu el la plej alta en la mondo: 346 loĝantoj/km².  La spaca distribucio de la homoj estas tre malegala, kun la plej grandaj densecoj en la centra triangulo inter Antwerpen, Bruxelles kaj Gent. La regiono Vlaanderen estas dufoje pli densa ol Wallonie. Kelkaj 135 urboj enhavas pli ol 90% de la loĝantaro. La plej grandaj urboj, krom Antwerpen kaj Bruxelles, estas Charleroi, Gent kaj Liège.



Devizo
La frazo «Unueco donas fortecon» estas publike dirita de la regento Érasme Louis SURLET DE CHOKIER kiam li ĵuras sur la konstitucio la 25an de Februaro 1831. Ĝi fariĝas la devizo de Belgio kiu estas enskribita sur rubando malsupre de la blazono. Ĝi estas tradukita en la tri oficialaj lingvoj de la lando: L'union fait la force (france), Einigkeit macht stark (germane) kaj Eendracht maakt macht (nederlande).



Flago
La flago de Belgio konsistas el tri strioj: nigra, flava kaj ruĝa. En 1830 la pozicio de la koloroj estas horizontala. Poste, ordono de la provizora registaro de la 23a de Januaro 1831 dekretas la vertikalan aranĝon de la koloroj, kun la ruĝa al la stango. La 7an de Februaro 1831, la flago estas la temo de artikolo de la Konstitucio. Fine, la 12an de Oktobro 1831, sub la impulso de la departemento de la mararmeo kiu deziras akordigi la maran kaj la nacian flagojn, la nigra aperas al la stango.



Geografio
Belgio estas unu el la plej malgrandaj landoj en Eŭropo kies la ĉefurbo estas Bruxelles. Ĝi estas ĉirkaŭita de Nederlando, Germanio, Luksemburgio, Francio kaj la Norda Maro. Ĝia teritorio etendas sin sur la distanco de 318 kilometroj inter la urboj La Panne kaj Arlon. Ĝia reliefo estas relative malalta: inter 0 metroj nordokcidente kaj 694 metroj sudoriente. Fine, ĝia surfaco estas de 30528 km2 (250 km2 de akvo kaj 30278 km2 de tero) kun loĝantaro de proksimume 10645852 personoj.

Vidu ankaŭ la artikolon pri la Signal de Botrange el la kategorio Geografio.



Klimato
En Belgio, la klimato estas mara kaj modera, kun mildaj vintroj kaj malvarmetaj someroj. En la realeco, tio signifas ke vintre pluvas du tagojn el tri kaj somere pluvas unu tagon el du! Tamen, depost la komenco de la meteorologiaj tabeloj, oni jam konstatas kelkajn rimarkindajn esceptojn kun ekstremaj temperaturoj inter +40°C kaj -30°C.

Vidu ankaŭ la artikolon pri la meteo el la menuo Belgique.



Lingvo
Belgio havas tri oficialajn lingvojn: nederlanda (57%), franca (42%) kaj germana (0,6%).


                                                                                                                                                      


Par Marie CHESNELLE
- Voir les commentaires
Retour à l'accueil
Créer un blog sur over-blog.com - Contact - C.G.U. - Rémunération en droits d'auteur - Signaler un abus - Articles les plus commentés